Text
Teksto: Raisa KUDAŜOVA
Muziko: Leonid BEKMAN laux la motivo de "Infana Soneto" de Robert SCHUMANN
E-teksto: Tatjana AUDERSKAJA
F C7 F
Abi' naskiĝis en arbar'
F C7 F
kaj kreskis kun fier',
A7 Dm
//ĉar verda estis ĝia vest//
F C7 F
//dum vintro kaj somer'.// (2-foje)
Karese kantis neĝa vent':
"Vi dormu en kviet'!"
//Pro mola neĝ' de avo-frost//
//varmiĝis abiet'.// (2-foje)
Timema griza leporet'
saltadis sub abi'.
//Kaj foje lup', severa lup//
//kuradis preter ĝi.// (2-foje)
Jen knaras sub la sledo neĝ',
rapidas la ĉeval'
//kaj kuras vigle tra l'arbar//
//en neĝkovrita val'.// (2-foje)
Alvenis rapidkura sled'
gvidata de "muĵik'".
//Forhakis abieton li,//
//precize sub radik'.// (2-foje)
Kaj poste venis kun ornam'
abi' en bela vest',
//kaj portis multan ĝojon ĝi//
//al nia gaja fest'!// (2-foje)