Artist: | Mikaelo Bronŝtejn (Esperanto) |
User: | Ярославна Пушкарская |
Duration: | 130 seconds |
Delay: | 12 seconds |
Chord names: | Not defined |
Abusive: | |
Comment: | - |
Teksto de Mikaelo Bronŝtejn
Muziko de Mikaelo Bronŝtejn
Am Dm
Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion,
E Am
kontraŭ vol' de l'popol' faris kaj aranĝis ĉion,
Am Dm
sed en la densej' jam ekflamis la rezisto,
E E7
luktis nigra popol' por la rajto de l'ekzisto.
Refreno, 2-foje:
Am Dm
Zimbabve, pa-ra-ra, Zimbabve,
E Am
nigra popolo ĝojas tre (denove)
Kaj la plej alta ĉef' tiam naskis ruzan planon:
por prezida posten' tuj trovu ni lokanon.
Se nigra muzel' mem proklamos respublikon,
jam lia aper' kontentigos la publikon.
Refreno
Jen por la popol' estas preta manifesto:
ĉiu civitan' marŝu al la granda festo.
La nigrul' kun kares' sin direktas al popolo:
ni nun agos (jes!) nur laŭ la komuna volo!
Refreno
Jen mia promes': baldaŭ fartos ni elite,
ĉar ni kreskas (jes!) ne kvante, sed kvalite!
La ĉef' al progres' jam ekhavis ardan amon,
se li diros “jes!”, tuj ripetu vi la samon!
Refreno
Obe' kaj kontent' estas via sola devo,
tion diras prezident', nia pastro Muzorevo.
La liber' en la land' tuj ekregos ekde nune.
Hej, nigra loĝant', kial vi ne ĝojas kune?!
(Ĉiuj ĝoju tuj!)
Refreno