Artist: | Amplifiki (Esperanto) |
User: | Ярославна Пушкарская |
Duration: | 130 seconds |
Delay: | 12 seconds |
Chord names: | Not defined |
Abusive: | |
Comment: | - |
Muziko de Bertilo WENNERGREN, teksto de Leif NORDENSTORM.
La poezaĵon Leif NORDENSTORM nomis “Skaldo”. Poste, Bertilo WENNERGREN kaj Mikke ENGLUND (ambaŭ tiutempe el Amplifiki) trovis la tekston en iu gazeto (1984-1985jj.) kaj muzikumis kune. Fina melodio estas preskaŭ tute kreaĵo de Bertilo.
Em
Ĉe betulo brile bela,
F#m
Ĉe arbego el pratempo
Em
Sole sidis saĝa skaldo,
D Em
Tie estis brava bardo.
Am Em
Verŝis versojn varme dolĉajn,
Am B7
Trovis tonojn tre mistikajn.
Em
Pri pratagoj li poetis,
F#m
Pri estinto li aedis,
Em
Formis frazojn fajre frapajn,
D Em
Klere kunmetadis kantojn.
Am Em
Verŝis versojn varme dolĉajn,
Am B7
Trovis tonojn tre mistikajn.
Em
Ĉe betulo brile bela,
F#m
Ĉe arbego el pratempo
Em
Sole sidis saĝa skaldo,
D Em
Tie estis brava bardo.